Michel Tournier
Aspekto
Michel TOURNIER (naskiĝis la 19-an de decembro 1924 en 9-a arondismento de Parizo, mortis la 18-an de januaro 2016 en Choisel) estis franca verkisto, tradukisto, romanisto kaj verkisto de porinfana literaturo. En 1967 li skribis la romanon 'Vendredi ou les Limbes du Pacifique' kaj li gajnis en 1970 la premion Goncourt por sia romano 'Le Roi des aulnes'.